Por vidi E-signojn en Emakso, vi devas certigi, ke Emakso
uzas Latin-3-tiparon. Tion vi povas atingi per aldono de
la sekva linio en la dosiero ~/.Xdefaults:
  Emacs.font: <tiparnomo>
Kiel <tiparnomo>n indiku iun konvenan Latin-3-tiparon.
Same kiel cxe Xterm kaj kelkaj aliaj programoj funkcias:
  emacs -fn <tiparnomo>
Se vi uzas Emakson sub X-fenestroj vi per la solvo realigita sub cxapitro 3 bone povas tajpi. Sed ekzistas alia alternativo, la moduso "iso-accents-mode". Por instrui al tiu moduso la lingvon Esperanto, aldonu tauxgajn difinojn en la dosiero iso-acc.el.
  ("esperanto" 
   (?^ (?C . ?\306) (?G . ?\330) (?H . ?\246) (?J . ?\254)
        (?S . ?\336) (?U . ?\335) (?c . ?\346) (?g . ?\370)
        (?h . ?\266) (?j . ?\274) (?s . ?\376) (?u . ?\375))
   (?' (?C . ?\306) (?G . ?\330) (?H . ?\246) (?J . ?\254)
        (?S . ?\336) (?U . ?\335) (?c . ?\346) (?g . ?\370)
        (?h . ?\266) (?j . ?\274) (?s . ?\376) (?u . ?\375))
  )
La sintakson divenu de la jam enhavitaj lingvoj, gxi iom varias en la diversaj Emaks-versioj. La supra ekzemplo difinas la esperantosignojn por la kombinoj ^+<litero> kaj '+<litero>. Poste kompilu la dosieron al iso-acc.elc. Ekde nun vi povas funkciigi viajn tajperojn per la komandoj:
  M-x iso-accents-mode
  M-x iso-accents-customize
    language: Esperanto
Atentu, ke se la cirkumflekso cxe vi estas senpasxa klavo (t.e. gxi aperas nur post premo de ^(cirkumflekso) kaj alia klavo), vi ne povas uzi gxin en tiu Emaks-moduso, anstatauxe uzu alian signon, ekz. '+c por tajpi cx. Kelkaj ecx tajpas c+x por cx.
Por pli facile atingi tiun tajpmoduson, metu la
sekvajn liniojn en la dosieron ~/.emacs:
  (defun esperanto-mode ()
    (interactive) 
    (iso-accents-mode)
    (iso-accents-customize "esperanto")
  )
  (global-set-key "\C-ce" 'esperanto-mode)
Poste per premo de C-c e (t.e. Ctrl+c e) vi trovigxas en Esperanto-moduso. Estus avantagxe, difini ankaux tian klavmallongigon por reatingi normalan moduson.
notoj: Pri tiuj Emakso-variantoj Lee Sau Dan donis la sekvajn indikojn:
  
  C-x C-m t iso-8859-3 RET
  
  C-u C-\ esperanto-postfix
  C-u C-\ esperanto-prefix
  C-u C-\ esperanto-alt-postfix
  M-x set-language-environment latin-3 RET
  
  (set-language-environment "latin-3")
  (setq default-input-method "esperanto-postfix")